Salutojn!
Multaj novaj dokumentoj nun estas disponeblaj por elŝuto en
tejo.org!
* Unue, nun disponeblas la raporto pri la estrar-kunveno de la estraro de
TEJO (bildo rilatas) kiu okazis en aprilo (dum cindraj nuboj ŝvebis super
Eŭropo, sed tamen tutestrarana), kiu jam aperis en TEJO Tutmonde. Vidu tie
la raporton:http://www.tejo.org/eo/node/1142
* Ankaŭ la jarraporto por la jarperiodo 2009-2010 aldoniĝis al la listo
trovebla tie: http://www.tejo.org/eo/jarraporto
* La analizo de la rezultoj de la enketo pri kontakto, kiu estis malferma
fine de 2009 kaj komence de 2010, estas nun disponebla. La analizo de tiuj
rezultoj jam estis tre utila al diskutoj rilate al estonto de Kontakto.
Vizitu la jenan paĝon: http://www.tejo.org/eo/node/1143
* KODEJO estis alia enketo dediĉita al landaj sekcioj, ankaŭ malferma al
respondoj komence de tiu ĉi jaro. La superrigardo por KODEJO 2009 nun
elŝuteblas tie: http://www.tejo.org/eo/SuperrigardoKODEJO
Fartu bone, Aleks.